PROGRAMO

 

Por la 27 –an de decembro 2005-okaze 61 jaroj de la foriro de nia amata Majstro-Petro Konstantinov Dănov(Beinsa Douno)

Komenco-6 h

 

1.                  Tri minutoj koncentrado.

2.                  Kanto-“Li venas”-(: Toj ide”)

3.                  La bona preĝo

LA BONA PREĝO

Eternulo, Dio nia, Favora nia ĉiela patro, Kiu nin donacis

vivon kaj sanon, por ke ni ĝojo en Vi, elsendu ninVian Spiriton

por gardi nin kaj protekti nin de ĉio malbono kaj ruza providenco.

Sciigu nin fari vian volon, prilumigi kaj laŭdegi Vin.

Prilumu Vi, spiriton nian, klerigu niajn korojn kaj mensojn, por

gardi ni Viajn ordonojn kaj dezirojn.

Inspiru en ni per Via ĉeestado Viajn purajn mensojn kaj nin gvidu

servi Vin ĝoje.

La vivo nia, kiun ni Vin dediĉas, por la boneco de niaj fratoj kaj

parencoj, Vi benu.

Helpu al ni kaj nin kunhelpu kreski en ĉio kono kaj saĝo, lerni de

Via parolo kaj vivi eterne en Via Vero.

Gvidu nin en ĉio, kion ni pensas kaj agas por Via Nomo estu por la

sukceso de Via Regno sur la tero.

Nutru niajn animojn per Via Ĉiela pano kaj fortigu nin per Via Forto

Por, ke ni sukcesu en nia vivo. Kiel Vi donas al ni ĉiujn Viajn benojn,

aldonu kaj Amon Vian estu nian eternan leĝon, ĉar al Vi apartenas la Regnon, la Forton kaj la Gloron por ĉiam.

Amen

 

4. La formulo:

“Dio de la Amo ne estas Dio de la mortaj, sed estas Dio por la vivaj. Mi estas viva kaj ĉi tiu Dio estas en mi kaj se Li estas mia Dio, kun Li mi povas ĉion fari. ”

5. Preĝo de la Dankemo.

 

PREGXO DE LA DANKEMO

Ni dankas al Vi, Patro nia, por la Majesta Amo, per kiu Vi nin ekamis.

Ni dankas al Vi, por la vivo, kiun Vi nin donis.

Ni dankas al Vi, por la menso, kiu Vi enigis en ni.

Ni dankas al Vi, por la Virteco, kiun Vi metis kiel bazo de nia vivo.

Ni dankas al Vi, por la Justeco, per kio Vi nin ĉirkaŭis.

Ni dankas al Vi, por la Amo, kun kiu Vi nin plenigis.

Ni dankas al Vi, por Via Majesta Sageco kaj ni Vin glorigas

por Via Vero, kun kiu Vi nin eklumis.

Ni gajas de la vivo, kiu Vi nin donis kaj elplenas Vian Volon.

Nun, pro la Spirito, kiun Vi elsendis dvidi nin, estu Benita de ĉiuj nin, nun kaj ĉiaman. Amen

 

6. Tralego de la Evangelioj:

Mateo 20ĉp. 20-23str. -Tiam venis al li la patrino de la filoj de Zabedeo, kun siaj filoj, adorkliniĝante kaj farante al li peton. Li diris al ŝi: Kion vi volas? Si diris al li: Ordonu, ke ĉi tiuj miaj du filoj povu sidi, unu dekstre de vi kaj la dua maldekstre, en via regno. Sed Jesuo responde diris: Vi ne scias kion vi petas. Ĉu vi povos trinki la kalikon, kiun mi trinkos? Ili diras al li: Ni povas. Li diris al ili: Mian kalikon vi ja trinkos; sed sidi dekstre de mi kaj maldekstre, tion doni ne apartenas al mi, sed ĝi estas por tiuj, por kiuj ĝi estas preparita de mia Patro

 

MARKO, 13 ĉp, 33-37 str. - Gardu vin, viglu kaj preĝu; ĉar vi ne scias, kiam estos la ĝusta tempo. Kiel homo forvojaĝinta, kiu lasis sian domon kaj donis aŭtoritaton al siaj sklavoj, al ĉiu lian propran laboron, kaj ordonis al la pordisto, ke li viglu: vi do viglu; ĉar vi ne scias, kiam venos la domomastro, ĉu vespere, ĉu noktomeze, ĉu ĉe la kokokrio, ĉu frumatene; por ke li ne venu subite kaj ne trovu vin dormantaj. Kaj kion mi diras al vi, tion mi diras al ĉiuj: Viglu.

 

LUKO, 6 ĉp, 46-49 str, -Kaj kial vi min vokas: Sinjoro, Sinjoro; kaj ne faras tion, kion mi diras? Pri ĉiu, kiu venas al mi, kaj aŭdas miajn parolojn, kaj plenumas ilin, mi montros al vi, al kiu li similas; li similas al viro, kiu, konstruante domon, fosis kaj profunde kavigis, kaj metis fundamenton sur la roko; kaj kiam okazis inundo, la rivero sin ĵetis kontraŭ tiun domon, kaj ne povas ĝin ŝanceli; ĉar ĝi estis bone konstruita. Sed tiu, kiu aŭdas kaj ne plenumas, similas al viro, kiu konstruis sur la tero sen fundamento domon; kontraŭ kiun la rivero sin ĵetis, kaj ĝi tuj enfalis, kaj la ruino de tiu domo estis granda.

 

JOHANO 15 ĉp. -Mi estas la vera vinberarbo, kaj mia Patro estas la kultivisto. 2 Ĉiun nefruktodonan branĉon en mi Li forprenas; kaj ĉiun fruktodonan branĉon Li purigas, por ke ĝi donu pli da frukto. 3 Jam vi estas puraj pro la vorto, kiun mi parolis al vi, 4 Restadu en mi kaj mi en vi. Kiel la branĉo ne povas de si mem doni frukton, se ĝi ne restas en la vinberarbo, tiel ankaŭ vi ne povas, se vi ne restas en mi. 5 Mi estas la vinberarbo; vi estas la branĉoj; kiu restadas en mi, kaj mi en li, tiu donas multe da frukto; ĉar sen mi, vi nenion povas fari. 6 Se iu ne restas en mi, tiu estas elĵetita, kiel la branĉo kaj sekiĝas; kaj oni ilin kolektas kaj ĵetas en fajron, kaj ilin brulas. 7 Se vi restadas en mi, kaj miaj vortoj restadas en vi, petu kion ajn vi volos, kaj tio estos farita por vi. 8 En tio mia Patro estas glorata, ke vi donas multe da frukto; kaj vi estos miaj disĉiploj. 9 Kiel la Patro min amis, tiel mi ankaŭ vin amis; restadu en mia amo. 10 Se vi observos miajn ordonojn, vi restados en mia amo tiel same, kiel mi observas la ordonojn de mia Patro kaj restadas en Lia amo. 11 Tion mi parolis al vi, por ke mia ĝojo en vi restadu, kaj via ĝojo estu plena. 12 Jen estas mia ordono: ke vi amu unu alian tiel same, kiel mi vin amis. 13 Neniu havas amon pli granda ol tio, ke iu demetus sian vivon por siaj amikoj. 14 Vi estas miaj amikoj, se vi faras tion, kion mi al vi ordonas. 15 Mi jam ne nomas vin sklavoj, ĉar la sklavo ne scias kion lia sinjoro faras; sed mi nomis vin amikoj, ĉar ĉion, kion mi aŭdas de mia Patro, mi sciigis al vi. 16 Vi ne elektis min, sed mi elektis vin, kaj starigis vin, por ke vi iru kaj donu fruktojn, kaj ke via frukto daŭru; por ke la Patro donu al vi ĉio ajn, kion vi petos de Li en mia nomo. 17 Tion mi ordonis al vi, por ke vi amu unu la alian. 18 Se la mondo malamas vin, vi scias, ke ĝi malamas mi pli frue, al vin. 19 Se vi estus el la mondo, la mondo amus siajn proprajn; sed, ĉar vi ne estas el la mondo, tial la mondo vin malamas. 20 Memoru la vorton, kiun mi diris al vi: Sklavo ne estas pli granda ol lia sinjoro. Se ili min persekutis, vin ankaŭ ili persekutos; se ili observis mian vorton, ankaŭ vian ili observos. 21 Sed ĉion ĉi tion ili faros al vi pro mia nomo, ĉar ili ne konas Tiu kiu mi sendis. 22 Se mi ne estus veninta kaj parolinta al ili, ili ne havus pekon; sed nun ili ne havas pretekston por sia peko. 23 Tiu, kiu min malamas, malamas ankaŭ mian Patron. 24 Se mi ne estus farinta inter ili farojn, kiajn neniu alia faras, ili ne havus pekon; sed nun ili vidis kaj malamis min, kaj ankaŭ mian Patron. 25 Sed tio okazos por, ke plenumiĝu la vorto skribita en lia leĝo: Ili malamis min senkaŭze. 26 Sed kiam venos la Parakleto, kiun mi sendos de la Patro al vi, la Spirito de la vero, kiu devenas de la Patro, tiu pri mi atestos; 27 kaj vi ankaŭ atestas, ĉar vi estas kun mi de la komenco.

 

7. La becedo: ”Mi vin elektis”, farita je la 12 an de septembro 1920j de la volumeto “Mi vin elektis” –eldoni Universo 1995j.

 

MI VIN ELEKTIS

 

La Majstro tralegis la 15-an cp. de la Evangelio de Johano: ”Mi estas la vera vinberarbo kaj Mia Patro estas la kultivisto. ”

Mi faros unu malgranda klarigo sur la vortoj de 16 strofo: ”Vi ne elektis min, sed mi elektis vin, kaj starigis vin por ke vi iru kaj donu frukton, kaj ke via frukto daŭru; por ke la Patro donu al vi ĉion ajn, kion vi petos de Li en mia nomo.

La vortoj-elektis vin- estas kompreneblaj por vi, vi iras en unu magazeno kaj elektas. Kiun ŝtofon al vi plaĉas, ĝin vi prenas aŭ kiam vi elektas kaj plaĉas domon ktp. Do, kaj Eternulo, kiam elektas la homojn, elektas kiu al Li plaĉas. Nun, ĉi tio elekto ne estas kiel la elekto de la ŝtofoj, Kristo diras: ”Por ke vi iru kaj donu frukton. ”En ĉi tiuj vortoj de Kristo kaŝiĝas tiu majesta scienco por la vivo. Ĉiuj, kaj maljunaj kaj junaj volas vivi. Kaj la vivo, kiun ni volas vivi similas al tiu vojaĝanto kiu volas vojaĝi kaj elekti vojon kaj vojojeton. Tiu, kiu havas konscian vivon, ĉiam estas bonhumora, ĉiam estas gaja. Do, la konscia vivo estas la racia vivo. Por ĉiuj aliaj estaĵoj, kiujn Dio elkreis, Li sekurigis kaj la lumon, Li ankaŭ difinis por ili medion en kiu ili vivos. Por fiŝoj-la akvo, por birdoj-la aero, sed por la homo-la lumo. Ĉiuj maltrankilaĵoj devenas de la maltrankvilaĵoj de la vivo. Se la infano zorgas, ĉu vi pensas, ke ĝi elkreskos? Ankaŭ por vi estas la sama leĝo. Vi devos zorgi nur por la interna vivo, sed por la ekstera mondo kio ajn okazu vi ne devos maltrankviliĝi. Kiam iu vivas bone, Eternulo diras: ”Prenu de li el ĉio kion li havas. ”

Aĉa homo, malvirta homo kaj ruza homo en la vivo ne povas esti felica. Mi demandas: ”Ĉu li estas bona? ”Se li estas bona, li estos felica. La malbonaj homoj vivas en la supraĵo, ilin mi similigas kiel unu pomo, al kiu la ŝelo estas ruĝa, sed interne estas vermoplena ktp. Kristo diras: ”Mi vin elektis. ”-kaj kiujn Li elektis? Tiuj, kiuj mi volis plenumi la Volon Diecan. Kiam la filo plenumas la volon de sia patro, tiam kaj la patro plenumos la volon de sia filo. Tiel same kaj la Eternulo agas. Por ke estu elektita iu de la Eternulo, li devos esti preta plenumi la Volon Diecan. Kiam vi edukas kaj kreskigas unu infanon, neniam diru: ”Kio okazos kun ĝi? ”

La fruktoj de la Spirito estas: Amo, ĝojo, paco, longpacienco, mildeco, korfavoreco, kredo, humileco, sindeteno(Galatianom, 5: 22)

Subtenu ĉi tiun menson en via cerbo, ne pensu, ke la anima mondo estas io aparta ol la fizika. Kio ajn okazos en la anima mondo, oni elmontros kaj en la fizika; ĝis kiam vi ne aliigos vian vivon en la anima mondo, vi ne aliiĝos kaj en la fizika mondo. Vi, kiam iras gasti, ĉu antaŭen iras per via kapo aŭ per via postaĵo? Kaj al la Eternulo vi devos iri per via kapo.

Kiam ni diras, ke iu homo estas bona kaj alia malbona ni subkomprenas, ke al la bona homo la agroj kaj la vitkampoj estas ordigitaj, sed al la malbonulo ne estas ordigitaj. Kaj tiel, kiam iu diras: ”Mi fariĝis malbona”mi komprenas, ke li komencis kolekti. Kristo diras: ”Mi vin elektis”, (La ekzemplo kun la infano, kio deŝiris la libron, aĉetita de ĝia patro por ĝi.)Ni, la saĝaj homoj, dezirante plibonigi la mondon, komencas ŝiri de la libro de la vivo, ĝis kiam ni ĝin deŝiras. Kristodiras: ”Mi vin elektis. ”Iu homo sole parolis, ke pere de kolero ne riparigis sian vivon. Mi parolos antaŭ vi por la prepara vivo. Se vi volas plibonigi vian vivon, unue vi vin demandos, ĉu vin elektis Kriston. Kiam la junulo elektas junulinon, per kio li montras sian elekton? Sendas svatanojn kaj donas ringon. Se la junulino ĝin metas sur la demonstra fingro, diras: ”Aŭ vi min ordonos, aŭ mi vin ordonos. ”Se ŝi portas ĝin sur la media fingro, diras: ”Aŭ vi min juĝos, aŭ mi vin juĝos. ”Sed, se ŝi ĝin portas sur la tria fingro: ”Aŭ vi min lernigos, aŭ mi vin lernigos. ”

Kristo, kiam elektas iun, Li sendas al li ringon. La unua ringo estas la Espero. Se vi havas Esperon en si mem, vi ordonos. Mi vin rekomendus, meti la ringon sur la tria fingro. Rigardu ĉiun tagon ĉi tiu fingro sur kio estas metita via ringo. Kristo haltiĝas: ”Por aldoni frukton. ”Tiel, kiel ni komprenas la Kristanan instruon, la vivo estiĝas reala, te ekzistas ligo inter via pasinta kaj nuna vivo. Ĉiuj tiuj suferadoj havas profundan signifon. Ĉu vi vidas la skulptiston, kiu volas modli iun statuon, kiel frapas kaj detranĉas iun ŝtonon, detrancas alian, de la alia flanko, ĝis kiam glatigas ĝin; tiel same Kristo kiam volas reparigi iun homon unue donas al li suferadojn kaj poste benas lin.

Kaj tiel, via nuna vivo estas rezulto de via pasinta vivo kaj via nuna anima vivo difinos vian estontan vivon. Kiam iu homo malkutimiĝas de tio kaj alio, li mortas. La manĝado estas la plej- bela muziko. Vi, kiam maĉas per viaj 32 dentoj, ludas la plej-belan arion. Mia deziro estas ĉi tiu verso vi asimilu, akceptu. Ne elektos vi Eternulon, sed Li elektas vin.

La fraŭlino, kiam ekrigardas la ringon sur sia fingro, ne ringo estas grava, sed malantaŭ la ringo kaŝiĝas ion grandegan. Tiel se ni rezonas, la fizikan mondon valoriĝos.

Ĉiuj tioj aĵoj en la mondo estas ekzercoj, ili estas bezonataj. Oni konstruas domojn kaj malsanulejojn. Por malsanulejoj la konstruaĵoj oni faras tre solodaj, sed por la sana homo, ne estas bezonataj tre fortikaj domoj. Ni, la nuntempaj homoj volas tiel ordigi nian vivon, ke ne havu kiajn ajn suferadojn. Kaj kiu subkomprenas la suferadojn, li ekhavos grandan gojon de ili. Sekve, la Kristana instruo estas unu granda scienco por la vivo. La internaj ŝanĝoj estas aperado de la interna vivo. Kiam Eternulo donas al vi elprovojn, eltenu heroe ilin kaj poste al vi oni donacos benon.

La blankigo de la hararo ne estas de la sufero, sed de timo. Se vi volis ion de via Ĉiela Patro kaj Li ne donas vin, mi diras, ke vi aĉe laboris, ĉar en la Testamento oni diras, ke kiam ni laboras por Dio, kion ni ekpetos, eĉ antaŭ ol ni ekvolis, Li donos al ni ĝin. Se vi volas ŝanĝi vian vivon, unue vi ŝangu vian animan vivon. En la malnova tempo bruligis la homojn pro ilia kredo en Dio. Kio estas pli-bone-ĉu vi mortos sur la kruco, ĉirkaŭita de viaj amikoj, aŭ morti en io drinkejo per rompita kapo? Kaj ni devos, se ni volas morti, mortu kien devos. Kien estas pli-bone morti? Ĉu la patrino morti dum la kreskigo de siaj infanoj, aŭ kiel publikulino en io forlasita loko?

“Ne estas Amo, kiel Dieca Amo. Nur Dieca Amo estas Amo. ”Kiam iu diras al mi, ke prononcis ĉi tioj vortoj kaj ne havis utilon, mi konkludas, ke li ne moviĝis.

Vi prenas plumon, butilon ktp kaj ilin ne ekmoviĝis. Kian utilon vi havos? Tiel same kaj en la Kristana instruo vi devos nur ekmoviĝi, labori, sed ne atendu alian laboru anstataŭ vi. Tiel same estas kaj por la violono, manoj, koro, okulo, cerbo ktp.

La 12-an de septembro 1920j. 11 horo

Tărnovo

 

SOCIO BLANKA FRATARO BULGARIO

 

Nun oni kreas novan mondon. Por ke ĝin trovu, la homo devos kompreni la malgrandajn dimensiojn. Ĉiu bona penso, ĉio nobla sento kaj ĉio nobla ago, kiuj venas en la homo, estas malgrandaj dimensoj. Ili venas de la malproksimaj sferoj. Ili estas alportitaj de la Sanktaj estaĵoj, kiuj amas la homojn. Ili estas donacoj por la homoj. Homo devos ellaboradi ilin. Kaj se la homo ellaboradas ilin, ili produktos radikalajn reformojn en la sama homo. Kiu ilin komprenas estiĝas majesta homo.

Al ĉiu homo estas esperigita en la mondo specialan mision. Kio estas ŝi? Gxi nome estas la sekvonta: Aplikado de ĉi tiuj pensoj, sentoj kaj agoj, kiujn venas en li de interne. Pere de ili homo subkomprenos la karakteron de la nova mondo, kiu venas! La Majstro

Afablaj fratoj kaj fratinoj,

Estu felican Kristnaskon al ni. Estu gaje en niaj animoj kaj varme en niaj koroj, ni plenigu nin kun dankemo al la Nevidebla mondo, por la multnombraj donacoj, kiujn ni ricevis dum ĉi tiu jaro. Kiel ni returniĝas malantaŭen, ni vidu plenajn grenejojn, kiel ni ekrigardu antaŭen-ni vidu kiel semas la tritikon. La vintro estas la tempo por bilanco kaj ni ekserĉu profunde en nia animo la radikon de nia “speciala tasko”, ĝis kien ni atingis kaj kiel daŭrigi antaŭen.

Riĉa estis ĉi tiu jaro je okazintaĵoj, kolektiva komuna laboro kaj dank al ĉi tio unuigo en la Spirito oni plenumis tiom da bonaj agoj. Dum la tuta jaro oni organizis foirojn, renkontiĝojn, seminariojn kaj koncertojn, en kiuj ĉeestis la Vorton kaj la muzikon de la Majstro. Por multe el ili vi povus tralegi sur la paĝoj de la revuo”Tritika greno”.

En la lastaj tagoj de la jaro oni okazigis lekcioj por la vasta publiko kaj koncertoj en u, Ruse, Belogradĉik, Sviŝtov kun la partopreno de Joana Strateva kaj Petju Canov. La ekspozicio de Lili Dimkova kaj koncerto de frata kvarteto kaj solistoj en u. Vraca en la halo de la Komunumo. La fotoekspozicio “Lingvo de la Amo” de Elena Kacarska de u. Dupnica, en la galeroj de la subdistrikta domo, kun la partopreno de Simeon Simeonov kaj la poetino Mariana Aleksandrova kaj multaj aliaj.

Unu el la plej-belaj aĵoj, kiuj okazis dum ĉi tiu jaro estas la renovigo de la ĵurnalo “Frata vivo”kun multe da fotoj, detala kaj plena informo por baldaŭaj kaj pasintaj eventoj. Gravaj por ni kaj por la generacioj estas la konservitaj memoroj de fratoj kaj fratinoj, samtempuloj de la Majstro. En la vico de la dokumentalaj rakontoj ni povus sekvigi la fajnajn fadenojn de la anima ligo inter la Majstro kaj la disĉiploj dum ilia agado en la Skolo. Pere de multenombraj ekzemploj kaj interdividitaj spertecoj ni klare rezonos, ke ĉi tio estas eterna kaj neŝanĝebla Frata vivo.

Estis finita la unua etapo de la laboro en la nova frata centro en v. Arbanasi. Elkonstruita estis la nova infrastrukturo de la korta tereno kun la nova konstruaĵo 64 kv/m por renkontiĝoj kaj seminarioj. Estis metita akvokonduko kaj kanalizo. Finfarita estis la enireja korta pordo kaj la bela, blanka ŝtona muro. La korto estas greftita kaj terasformita. Hodiaŭ la tutan propraĵon havas novan, tute alian aspekton.

Ni informas vin, ke en la monda, libera kaj multlingva enciklopedio Wikipedia. org, kiu difinas la serĉadon kaj la laboron per la informadon en Internet, estis publikitaj du artikoloj kun titoloj: ”La Majstro Beinsa Douno (Petro Konstantinov Dănov)” kaj “Universala Blanka Frataro”. La aŭtoroj Filip Filipov kaj Dimitar Kalev koncize prezentas la bazajn principojn kiujn montrigas la ezoterikan kaj kulturologikan gravecon de la Instruo de la Majstro. La artikoloj estas alireblaj pere de adreso: http: //bg. wikipedia. org.

Por la unua fojo estis organizita dutaga seminario de la pedagogoj en la Frataro. La renkontiĝo okazis en la regiono “Karandila” ĉe la Bluaj ŝtonoj proksime al u. Sliven. Dum la seminario estis akceptitaj la sekvontaj decidoj: Oni esploru la eblecojn por la malfermo de infanĉambro kaj elementa lernejo kun muzika oriento en Sofio; dum 2006j en u. Veliko Tărnovo estu organizita la Dua nacia infana forumo. La sekvonta seminario okazigos je la 7 kaj8 januaro 2006j en la hotela komplekso “Izvorovo”en la regiono Gorno Izvorovo je 12 klm nordoriente de u. Kazanlak. Vi povus aliĝi vian partoprenon pere de frato Atanas Atanasov el u. Sumen-tel. 054/61147, fratino Nadja Ivanova el Kazanlaktel-0431/21905, 0897521607. Plena informo por la seminario vi povus tralegi en la frata adreso en rubriko “Novaĵoj”Ni petas la fratajn gvidantojn samtampe informu la dezirantajn partopreni instruistojn kaj pedagogojn.

Frata konsilo

 

Novaj kaj antaŭstarantaj eldonoj –bulgarlingve-de la Eldonejo: Blanka Frataro”, per prezoj por la Frataro.

Okultaj principoj kaj leĝoj, volumo I, luksa eldono -10lv, malmola kovrilo-7lv. Enhavas principoj kaj leĝoj, donitaj de la Majstro por la Amo, Saĝeco, Vero, Justeco, Virteco, elmontro de la Diececo, la Skolo de la Blanka Frataro kaj la discxiplo.

La Majstro-luksa eldono-15lv.

La Majstro parolas-3lv.

Preĝaro-3 lv.

La instruo de la Blanka Frataro, volumo I, aŭtoro Konstantin Zlatev-5, 6olv.

 

En presado:

Por la deveno de la Majstro Petro Dănov, aŭtoro profesoro Aleksandro Perekliev. -3lv.

Kroniko por la bulgaraj renesanculoj Konstantino Dănovski kaj Atanaso Georgiev-Ĉorbadĵi.

Okultaj principoj kaj leĝoj, v-II, luks-10lv, malmola kovrilo-7lv.

Entenas la leĝoj de la Vorto de la Majstro, ligitaj kun la nocioj-homo, Universo, scienco kaj arto.

La scienco de la Blanka Frataro, v. II, aŭtoro Konstantin Zlatev-5, 60

Eldona konsilo